La legantoj jam scias, ke la interlingvistiko estis fondita de Oto Jespersen kiel scienco de la internaciaj helplingvoj, por kompari Esperanton kaj la konkurantajn planlingvojn, ĉefe laŭ la struktura vidpunkto. Kiel ni vidos en la venonta artikolo de la serio, la fokuso sur la strukturo venas de la fondinto de la moderna lingvistiko, Ferdinand de Saussure. Male, en la nuntempa interlingvistiko – kaj esperantologio – la tendenco estas kompari planlingvojn kun etnaj lingvoj, por klarigi similaĵojn kaj diferencojn ǻi.a., Kimura ŘŖŗŘ kaj Romaine ŘŖŗŗǼ. La teoria bazo de ĉi tiuj komparoj estas lingvoplanado, branĉo de la socilingvistiko kiu ekestis tuj post la dua mondmilito, kiam la ora periodo de la klasika interlingvistiko iniĝis – per la publikigo de Interlingua fare de I“L“ en ŗşśŗ. En ĉi tiu artikolo ni kune vidos la ĉefajn konceptojn de la lingvoplanado. La pioniroj de la lingvoplanado venas ĉefe de la studoj pri la lingvaj minoritatoj aŭ de la nekutima lingvara situacio en la Nordiaj landoj. En la unua grupo minimume menciindas Heinz Kloss ǻŗşŖŚ-ŗşŞŝǼ, spertulo pri la ĝermanaj minoritatoj, kaj Joshua Fishman ǻ*ŗşŘŜǼ, usonano, ĉefa figuro pri la savo de la jida lingvo post la dua mondmilito. En la dua grupo estas Einar Haugen, kiu inventis la vortigon “lingvoplanado” (vidu skatolon sur la paĝo ŗşŖǼ, kaj Valter Tauli ǻŗşŖŝ-ŗşŞŜǼ estono, kiu verkis en ŗşŜŞ teorion pri la lingvoplando. Tauli estis la unua lingvisto kiu eksplicite menciis Esperanton kaj aliajn planlingvojn kiel ekstremajn ekzemplojn de la lingvoplanado, sed bedaŭrinde tiu konsilo estis preteratentita por jaroj. Sed kio estas precize la lingvoplanado? Temas pri la aro da konsciaj agadoj por vivigi, savi aŭ altrangigi lingvojn, depende de ilia sanstato. Fishman [1991] pretigis ŝtuparon kiu estas utila ĉefe en la okazoj de endanĝerigitaj lingvoj, por teni la lingvan lojalecon trans la generacioj – t.e., ke iloj kaj nepoj daŭre uzu la tradician lingvon de la familio, kaj eble fortigu ĝin per novaj, freŝaj uzoj. Ekzemple, se lingvo estas uzata nur ene de la familio, sen ajna rekono de la ĉirkaŭa medio, tio estas malbona signo pri la sanstato de la lingvo mem. Ekzemplo de lingvoplana agado celas konvinki la komunumon krei la nomojn de la lokoj ǻstratoj, placoj, interesaĵojǼ ankaŭ en la loka lingvo, tiel, ke ĝi ne estu konsiderata “dialekto” sed “vera” lingvo. Paroli pri lingvoplanado signifas paroli pri multlingvismo en diinita komunumo, kie almenaŭ unu el la lingvoj estas forta, kaj la aliaj malfortaj. La celo estas trovi ekvilibran lingvopolitikon, en kiu la rajtoj de ĉiuj lingvanoj estas garantiitaj. Kompreneble, ne ekzistas magia formulo por atingi tian ekvilibron en ĉiuj kuntekstojDz pro tio, la lingvoplanadistoj – duone lingvistoj, duone lingvo-aktivuloj – devas profunde koni la situacion enirante la komunumon mem, se ili ne jam nature apartenas al ĝi. Interese, tre ofte la lingvoplanadistoj forĵetas la vorton ȃdialektoȄ ĉar ĝi estas pejorativa, preferante adopti la terminologion de Kloss [ŗşŜŝ], kiu klarigis du parametrojn por kompari du lingvojn en la sama komunumo. Konvencie, ni nomu “-lingvo la fortan, kaj ”-lingvo la malfortan. “ kaj ” havas diinitan strukturan distanconDZ se tiu altas, ne estas risko konfuzi “ kaj ”, eĉ de eksterula vidpunkto. Tipa ekzemplo de distancolingvoj estas la kimra (B) kaj la angla ǻ“Ǽ en Kimrujo. Male, en la Nordiaj landoj ofte lingvoj havas malaltan nivelon de distancoDZ la norvega, la dana kaj la sveda estas parencaj kaj en kelkaj okazoj norvego kaj svedo, ekzemple, povas paroli inter si ĉiu utiligante sian propran lingvon, ĉar la aŭdanto povas kompreni ǻstrategio konata sub la latina esprimo lingua receptiva, laŭlitere ȃricevema lingvoȄǼ. En tiuj ĉi okazoj, la streboj de la lingvoplanado celas plialtigi la distancon inter la du lingvoj, per ŝanĝo ekzemple de skribmaniero aŭ enkondukado de novaj vortkombinoj en vortaroj. La rezulto de tiuj streboj estas ellaboradolingvo, laŭ Kloss [ŗşŜŝ] – germane “usbau, vorto kiu estis pruntita en aliaj lingvoj, kiel la angla kaj la rusa. Ekzemplo de ellaboradolingvoj ǻaŭ ȃaŭsbaŭlingvojȄǼ estas la slovaka por sin distancigi de la ĉeĥa, pro grava ŝanĝoj de la politika situacio. Bona lingvoplanadisto celas konservi multlingvismon, kie ĉiu lingvo estas suiĉe ellaborita kaj distanca de la aliaj, tiel, ke la parolantoj sentas sin en relativa lingva sekureco. Pli raraj estas la sukcesoj de la inversa situacio, kiam du lingvoj iĝas unu ǻFishman nomis ĝin Einbausprache, t.e. unuigita lingvoǼDZ ni povas mencii la albanan, kie la variaĵoj norda ǻgeg-albana, parolata ankaŭ en Kosovo, Makedonio kaj MontenegroǼ kaj suda ǻtosk-albana, parolata en la centra kaj suda “lbanioǼ estis unuigitaj post la dua mondmilito, denove pro politikaj kialoj. Do, ĉiuj lingvoplanaj agadoj celas altigi aŭ redukti la distancon inter ” kaj “ per ellaborado ǻaŭsbaŭoǼ. Laŭ la klasika divido de Cooper [1989], la agadoj povas esti dividitaj en du grandajn grupojnDZ statuso- kaj korpuso-planadon. La statuso de lingvo rilatas al ĝia prestiĝo, oiciala aŭ ne. Oiciala statuso maksimume fortas kiam lingvo iĝas oiciala en ŝtato, kaj eventuale vortoj en tiu lingvo iras sur monpaperoj – nehazarde, sur la eŭroj oni legas nur la vorton ȃeŭroȄ en tri alfabetoj, latina, greka kaj cirila, kaj La kunfluo de lingvoplanado kaj planlingvoj Federico Gobbo por 3 Esperantistoj Interlingvistiko 1283 (9) Septembro 2014 188