La du Lazaroj: du vivoj, du lingvoj Federico Gobbo Universitatoj de Amsterdamo, Milano-Bicocca kaj Torino 1 Ĉiuj Esperanto-parolantoj bone scias, ke la malplej regula parto de la vortprovizo estas la rilato inter landonomoj kaj la respektivaj enloĝantoj. Eĉ sperta parolanto foje hezitas priparolante nekutiman popolon aŭ landon: kiu loĝas kie? Tiu fakto estas la lingva spegulo de la malfacila loko de konceptoj kiel nacio, lando, gento en la Esperanto-kulturo, kiu radikiĝas en la persona historio de la lanĉinto de Esperanto mem, Ludwik Lejzer Zamenhof. La priskribo de lia vivo restis problemplena por jaroj, ĉar oni hezitis mencii lian judecon pro historiaj kialoj. Kiam estiĝis la unua Universala Kongreso, en 1905 en Bulonjo-sur-Maro, Francio estis trapasanta gravan momenton de antisemitismo, la tiel nomata Dreyfus-afero. Alfted Dreyfus estis franca soldato kaj judo kiu estis akuzita pri ŝtata perfido favore al la malamika Germana Imperiestra Regno, baze de falsaj pruvoj. La malamo de parto de la tiamaj francoj al Dreyfus fontis el lia judeco. Restas fama la defendo de Dreyfus fare la verkisto Zola, per sia fama malferma letero titole j'accuse, mi akuzas, al la Prezidento de la Respubliko. Pro tio la judeco de Zamenhof estis kaŝita, kaj multaj fontoj por jardekoj nomos lin “pola okulisto”. Bonŝance la situacio ŝanĝiĝis, danke al la remalkovro de la historio fare de seriozaj fakuloj, inter la aliaj Holzhaus [1969], Maimon [1978] kaj Gishron [1986]. En sia verkaro, Zamenhof deklaris, ke li estis “hebreo el la ghetto” (skribite tiel, italforme) kaj krome, ke se li ne estus hebreo, li neniam havus la ideon unuigi la homaron per “sennacia, neŭtrale homa lingvo”, kiel li difinis Esperanton. Zamenhof estis aŝkenazo, alivorte membro de la tuta judaro parolanta la jidan kaj loĝanta en tiu parto de Eŭropo kiu okcidentanoj nomas 'orienta' sed kiu vere estas en la mezo de la kontinento, se oni konsideras la Uraloj kiel la orienta limo kun Azio. Sed oni povas esti eĉ pli specifa pri la judeco de Zamenhof. En la lastaj jaroj, Aleksander Korĵenkov [2005, 2011] pluesploris la temon en la detaloj, klarigante al la esperantista publiko, ke Zamenhof estis litvako, tio estas judo devena el Litovio. Sed per 'Litovio' oni ne devas pensi pri la nuntempa ŝtato nur. En la pasintaj jarcentoj 'litovo' indikis ekzistis la teritorio regata de la Grandduko, kiu kune kun la poloj formis plurnacian kaj multkulturan areon kaj eĉ komunan Polan- Litovan ŝtaton. Litvakoj estis la judoj en tiu areo, kun apartaj kulturaj trajtoj. Ili parolis variaĵo de la jida, konata kiel “litva jida”, kaj ofte estis miŝnauloj. Miŝnao estas grava parto de la interpreta tradicio de la juda leĝo, kaj estis studita de intelektuloj. Kelkaj litvakoj estis tradicio alivorte influitaj de Haskalao, la hebrea Klerisma filozofio kiu volis sekularigi judecon. Por ili, oni estu judo hejme kaj civitano publike. Je la fino de la deknaŭa jarcento, la teritorio antaŭe de la Pola-Litova ŝtato estis parto de la cara Ruslando. Tiam naskiĝis du litvakoj kiuj volis solvi la judan demandon per diversaj rimedoj. Unu el ili estis Lejzer Ludwik Zamenhof, la alia Eliezer Icĥak Perelman, pli konata kiel Ben-Yehuda. Ambaŭ estis litvakoj, nomiĝas Lazaro kaj vivigis du lingvojn, respektive Esperanton kaj la hebrean. Zamenhof naskiĝis en 1859 en Bjalistoko, nun en Pollando, dum Ben-Yehuda naskiĝis unu jaron antaŭe, en Luĵkio, nun en Belorusio, iom pli ol cent kilometrojn pli norde. Kiam la du Lazaroj estis infanoj, la vento kiu blovis en Eŭropo ne estis plu Klerismo sed ĝia ido, Romantikismo, kies moto estis “unu popolo, unu lando, unu nacio”. En tiu areo, poloj klopodis altigi la kapon kontraŭ la rusoj en 1963. Post sufoko de la ribelado, la cara imperio 1 Federico Gobbo tiam estis profesoro ĉe la Universitatoj de Amsterdamo kaj Torino, kaj esploristo ĉe Milano-Bicocca. La artikolo publikiĝis en la n-ro 7 de revuo Esperanto, 1288 (2) Februaro, paĝoj 32–33.